Psalmaro 24
Londona Biblio
Psalmaro 24
Londona Biblio
1
Psalmo de David.
Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
2
Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis
Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.
3
Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo?
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
4
Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron,
Kiu ne fordonis sian animon al malvero
Kaj ne ĵuras trompe.
5
Li ricevos benon de la Eternulo,
Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
6
Tio estas la gento de Liaj adorantoj,
De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. Sela.
7
Levu, pordegoj, viajn kapojn;
Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
Por ke eniru la Reĝo de gloro.
8
Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
La Eternulo forta kaj potenca,
La Eternulo, la potenculo de milito.
9
Levu, pordegoj, viajn kapojn;
Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
Por ke eniru la Reĝo de gloro.
10
Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
La Eternulo Cebaot,
Li estas la Reĝo de gloro. Sela.