Psalmaro 47
Londona Biblio
Psalmaro 47
Londona Biblio
1
Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo.
Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj,
Kriu al Dio per voĉo de kanto.
2
Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda;
Li estas granda Reĝo super la tuta tero.
3
Li subigas al ni popolojn
Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.
4
Li elektas por ni nian heredon,
La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.
5
Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo,
La Eternulo ĉe trumpetado.
6
Kantu al Dio, kantu!
Kantu al nia Reĝo, kantu!
7
Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero:
Kantu edifan kanton!
8
Dio reĝas super la popoloj;
Dio sidas sur Sia sankta trono.
9
La princoj de la popoloj kolektiĝis,
La popolo de la Dio de Abraham;
Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero;
Li estas tre alta.