Psalmaro 54
Londona Biblio
Psalmaro 54
Londona Biblio
1
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul: Jen David kaŝiĝas ĉe ni.
Ho Dio, per Via nomo helpu min,
Kaj per Via forto donu al mi justecon.
2
Ho Dio, aŭskultu mian preĝon,
Atentu la vortojn de mia buŝo.
3
Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi,
Kaj fortuloj serĉas mian animon;
Ili ne havas Dion antaŭ si. Sela.
4
Jen Dio estas mia helpanto,
Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.
5
Li returnos la malbonon al miaj malamikoj:
Laŭ Via vereco ekstermu ilin.
6
Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon,
Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona;
7
Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min,
Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.