Ijob 25
← Ijob · Londona Biblio
Ijob 25
Londona Biblio
1
Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:
2
Regado kaj timigo estas ĉe Li,
Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.
3
Ĉu oni povas kalkuli Liajn taĉmentojn?
Kaj super kiu ne leviĝas Lia lumo?
4
Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio?
Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
5
Vidu, eĉ la luno ne estas hela
Kaj la steloj ne estas puraj antaŭ Liaj okuloj:
6
Des pli homo, la vermo!
Kaj homido, la tineo!