Malaĥi 4
← Malaĥi · Londona Biblio
Malaĥi 4
Londona Biblio
1
Ĉar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam ĉiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta tago bruligos ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke ĝi ne restigos al ili radikon nek branĉon.
2
Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.
3
Kaj vi piedpremos la malpiulojn, ĉar ili estos polvo sub la plandoj de viaj piedoj en tiu tago, kiun Mi aranĝos, diras la Eternulo Cebaot.
4
Memoru la instruon de Mia servanto Moseo, kiun Mi donis al li sur Ĥoreb por la tuta Izrael, la leĝojn kaj preskribojn.
5
Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo;
6
kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj, por ke Mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.