Psalmaro 1
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 1
Londona Biblio
1
Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj,
Nek staras sur vojo de pekuloj,
Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
2
Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo,
Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.
3
Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,
Donanta sian frukton en sia tempo,
Kaj kies folio ne velkas;
Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.
4
Ne tiel estas la malpiuloj;
Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.
5
Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo,
Nek la pekuloj en societo de piuloj.
6
Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj;
Sed la vojo de malpiuloj pereos.