Psalmaro 120
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 120
Londona Biblio
1
Kanto de suprenirado.
Al la Eternulo mi vokis en mia sufero,
Kaj Li aŭskultis min.
2
Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo,
De falsa lango.
3
Kion Li donos al vi,
Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?
4
Akrajn sagojn de fortulo
Kun karboj genistaj.
5
Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ,
Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!
6
Tro longe loĝis mia animo
Inter malamantoj de paco.
7
Mi estas pacema;
Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.