Psalmaro 122
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 122
Londona Biblio
1
Kanto de suprenirado. De David.
Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi:
Ni iru en la domon de la Eternulo.
2
Niaj piedoj staris en viaj pordegoj,
Ho Jerusalem,
3
Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo,
En kiu ĉio kuniĝis.
4
Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo,
Laŭ la moro de Izrael,
Por glori la nomon de la Eternulo.
5
Ĉar tie staris tronoj de juĝo,
Tronoj de la domo de David.
6
Deziru pacon al Jerusalem;
Bonan staton havu viaj amantoj.
7
Paco estu inter viaj muroj,
Bonstato en viaj palacoj.
8
Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru:
Paco estu al vi.
9
Pro la domo de la Eternulo, nia Dio,
Mi deziras al vi bonon.