Psalmaro 128
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 128
Londona Biblio
1
Kanto de suprenirado.
Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon
Kaj iras laŭ Liaj vojoj.
2
Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj,
Feliĉe kaj bone estas al vi.
3
Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en via domo;
Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo.
4
Jen tiel estas benata tiu homo,
Kiu timas la Eternulon.
5
Benos vin la Eternulo el Cion,
Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via tuta vivo.
6
Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj.
Paco al Izrael!