Psalmaro 131

← Psalmaro · Londona Biblio

Psalmaro 131

Londona Biblio
1 Kanto de suprenirado. De David. Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte miaj okuloj; Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi.
2 Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon; Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita, Tiel estas en mi mia animo.
3 Ho Izrael, fidu la Eternulon, De nun kaj eterne.

Choisir un livre