Psalmaro 136
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 136
Londona Biblio
1
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona,
Ĉar eterna estas Lia boneco.
2
Gloru la Dion de la dioj,
Ĉar eterna estas Lia boneco.
3
Gloru la Sinjoron de la sinjoroj,
Ĉar eterna estas Lia boneco.
4
La sola faranto de grandaj mirakloj,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
5
Kiu saĝege kreis la ĉielon,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
6
Kiu etendis la teron super la akvo,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
7
Kiu kreis grandajn lumojn,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
8
La sunon, por regi en la tago,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
9
La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
10
Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unuenaskitoj,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
11
Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
12
Per forta mano kaj etendita brako,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
13
Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
14
Kaj trairigis Izraelon tra ĝi,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
15
Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
16
Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
17
Kiu batis grandajn reĝojn,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
18
Kaj mortigis reĝojn potencajn,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
19
Siĥonon, reĝon de la Amoridoj,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
20
Kaj Ogon, reĝon de Baŝan,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
21
Kaj donis ilian landon kiel heredon,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
22
Heredon al Lia sklavo Izrael,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
23
Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
24
Kaj liberigis nin de niaj premantoj,
Ĉar eterna estas Lia boneco;
25
Kiu donas panon al ĉiu karno,
Ĉar eterna estas Lia boneco.
26
Gloru la Dion de la ĉielo,
Ĉar eterna estas Lia boneco.