Psalmaro 138
Londona Biblio
Psalmaro 138
Londona Biblio
1
De David.
Mi gloras Vin el mia tuta koro;
Antaŭ la dioj mi Vin prikantas.
2
Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo,
Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco;
Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.
3
En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min,
Vi donis forton al mia animo.
4
Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero,
Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.
5
Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo;
Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo.
6
Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon,
Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.
7
Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon;
Kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon,
Kaj Via dekstra mano min helpas.
8
La Eternulo plenumos por mi.
Ho Eternulo, Via boneco estas eterna;
La kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu.