Psalmaro 14
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 14
Londona Biblio
1
Al la ĥorestro. De David.
La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas.
Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj;
Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
2
La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn,
Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
3
Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis;
Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
4
Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon,
Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon,
Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
5
Tie ili forte ektimis,
Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.
6
Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo,
Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo.
7
Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!
Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon,
Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.