Psalmaro 142
Londona Biblio
Psalmaro 142
Londona Biblio
1
Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Preĝo.
Per mia voĉo mi krias al la Eternulo,
Per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo.
2
Mi elverŝas antaŭ Li mian peton,
Mian suferon mi al Li rakontas.
3
Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon:
Sur la vojo, kiun mi iras, ili kaŝis reton por mi.
4
Rigardu dekstren kaj vidu: neniu volas min koni;
Malaperis rifuĝejo por mi, neniu zorgas pri mia animo.
5
Mi krias al Vi, ho Eternulo;
Mi diras: Vi estas mia rifuĝejo,
Mia parto en la lando de la vivantoj.
6
Atentu mian ploron, ĉar mi tre senfortiĝis;
Savu min de miaj persekutantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
7
Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon.
Min ĉirkaŭos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.