Psalmaro 149
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 149
Londona Biblio
1
Haleluja!
Kantu al la Eternulo novan kanton,
Lian gloron en la anaro de fideluloj.
2
Izrael ĝoju pri sia Kreinto,
La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.
3
Ili gloru Lian nomon en danco,
Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
4
Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo;
Li ornamas humilulojn per savo.
5
La fideluloj ĝoju en honoro,
Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.
6
Glorado al Dio estas en ilia buŝo,
Kaj dutranĉa glavo en ilia mano,
7
Por fari venĝon super la popoloj,
Punkorektadon super la gentoj;
8
Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj
Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;
9
Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon.
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj.
Haleluja!