Psalmaro 30
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 30
Londona Biblio
1
Psalmo-kanto ĉe inaŭguro de la Domo; de David.
Mi gloros Vin alte, ho Eternulo,
Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.
2
Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi,
Kaj Vi min sanigis.
3
Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon;
Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.
4
Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj,
Kaj gloru Lian sanktan nomon.
5
Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero,
Sed tutan vivon daŭras Lia favoro;
Vespere povas esti ploro,
Sed matene venos ĝojego.
6
Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo:
Mi neniam falos.
7
Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike;
Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.
8
Al Vi, ho Eternulo, mi vokis,
Kaj al la Eternulo mi preĝis:
9
Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon?
Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?
10
Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min;
Ho Eternulo, estu helpanto al mi.
11
Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco;
Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo,
12
Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu.
Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.