Psalmaro 4
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 4
Londona Biblio
1
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David.
Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio!
En premo Vi liberigas min;
Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.
2
Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata?
Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron?Sela.
3
Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si;
La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
4
Tremu, kaj ne peku;
Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela.
5
Oferdonu oferojn piajn,
Kaj fidu la Eternulon.
6
Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon?
Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!
7
Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.
8
Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas;
Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.