Psalmaro 6
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 6
Londona Biblio
1
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David.
Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,
Kaj ne en Via furiozo min punu.
2
Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis;
Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.
3
Kaj mia animo forte ektremis;
Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?
4
Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon;
Helpu min pro Via favorkoreco.
5
Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi;
En Ŝeol, kiu gloros Vin?
6
Mi laciĝis de mia ĝemado;
Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton;
Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.
7
Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo,
Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.
8
Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon;
Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.
9
Aŭdis la Eternulo mian peton;
La Eternulo akceptos mian preĝon.
10
Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj;
Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.