Psalmaro 70
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 70
Londona Biblio
1
Al la ĥorestro. De David. Pro memoro.
Volu, ho Dio, savi min;
Ho Eternulo, rapidu helpi min.
2
Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon;
Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
3
Kun honto iru returne tiuj,
Kiuj diras al mi: Ha, ha!
4
Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj;
Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam:
Granda estas Dio.
5
Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;
Ho Dio, rapidu al mi.
Vi estas mia helpo kaj mia savanto;
Ho Eternulo, ne malrapidu.