Psalmaro 82
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 82
Londona Biblio
1
Psalmo de Asaf.
Dio stariĝis en Dia anaro;
Inter la dioj Li juĝas.
2
Ĝis kiam vi juĝos maljuste,
Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.
3
Estu justaj al malriĉulo kaj orfo;
Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
4
Liberigu malriĉulon kaj mizerulon;
El la mano de malvirtulo ilin savu.
5
Ili ne scias kaj ne komprenas,
En mallumo ili marŝas;
Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.
6
Mi diris: Vi estas dioj,
Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
7
Sed vi mortos, kiel homoj,
Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.
8
Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron;
Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.