Psalmaro 87
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 87
Londona Biblio
1
De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto.
Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.
2
La Eternulo amas la pordegojn de Cion
Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
3
Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.
4
Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel,
Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo:
Jen tiu tie naskiĝis.
5
Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis,
Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.
6
La Eternulo notos, enskribante la popolojn:
Ĉi tiu tie naskiĝis. Sela.
7
Kaj la kantistoj kaj muzikistoj:
Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.