Psalmaro 93
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 93
Londona Biblio
1
La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto;
La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco;
Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
2
De antikve estas fortika Via trono;
Vi estas de eterne.
3
Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon,
Levas la riveroj sian bruon;
4
Pli ol la bruo de multego da akvo,
Ol la potencaj ondoj de la maro,
Potenca estas la Eternulo en la altaĵo.
5
Viaj leĝoj estas tre fidindaj;
Via domo estas ornamita de sankteco,
Ho Eternulo, por eterne.