Psalmaro 95
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 95
Londona Biblio
1
Venu, ni kantu al la Eternulo;
Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.
2
Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado,
Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.
3
Ĉar granda Dio estas la Eternulo
Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,
4
Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero,
Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;
5
Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris,
Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.
6
Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren,
Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.
7
Ĉar Li estas nia Dio,
Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia mano.
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
8
Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba,
Kiel en la tago de Masa en la dezerto,
9
Kiam viaj patroj Min incitis,
Esploris kaj vidis Mian faron.
10
Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio,
Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta,
Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
11
Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
Ke ili ne venos en Mian ripozejon.