Sentencoj 12
← Sentencoj · Londona Biblio
Sentencoj 12
Londona Biblio
1
Kiu amas instruon, tiu amas scion;
Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo.
2
Bonulo akiras favoron de la Eternulo;
Sed homo malica estos kondamnita.
3
Ne fortikiĝos homo per malvirto;
Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos.
4
Brava virino estas krono por sia edzo;
Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.
5
La pensoj de virtuloj estas justeco;
La meditado de malvirtuloj estas malico.
6
La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango;
Sed la buŝo de virtuloj ilin savas.
7
La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos;
Sed la domo de virtuloj staros forte.
8
Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo;
Sed perversulo estos hontigita.
9
Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si,
Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano.
10
Virtulo kompatas la vivon de sia bruto;
Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.
11
Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano;
Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo.
12
Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj;
Sed la radiko de virtuloj donas forton.
13
Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo;
Sed virtulo eliras el mizero.
14
Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas;
Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
15
La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj;
Sed saĝulo aŭskultas konsilon.
16
Malsaĝulo tuj montras sian koleron;
Sed saĝulo ignoras ofendon.
17
Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta,
Sed falsama atestulo trompon.
18
Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo;
Sed la lango de saĝuloj sanigas.
19
Parolo vera restas fortike por ĉiam;
Sed parolo malvera nur por momento.
20
Malico estas en la koro de malbonintenculoj;
Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo.
21
Nenio malbona trafos virtulon;
Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.
22
Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema;
Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li.
23
Saĝa homo kaŝas scion;
Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon.
24
La mano de diligentuloj regos;
Sed mano maldiligenta pagos tributon.
25
Zorgo en la koro de homo ĝin premas;
Sed amika vorto ĝin ĝojigas.
26
Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo;
Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.
27
Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon;
Sed homo diligenta havas riĉecon.
28
Sur la vojo de virto estas vivo,
Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto.