Psalmaro 121
Londona Biblio
Psalmaro 121
Londona Biblio
1
Kanto de suprenirado.
Mi levas miajn okulojn al la montoj:
De kie venas al mi helpo?
2
Mia helpo venas de la Eternulo,
Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.
3
Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi;
Via gardanto ne dormetas.
4
Jen ne dormetas kaj ne dormas
La gardanto de Izrael.
5
La Eternulo estas via gardanto;
La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano.
6
En la tago la suno vin ne frapos,
Nek la luno en la nokto.
7
La Eternulo vin gardos de ĉia malbono,
Li gardos vian animon.
8
La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron,
De nun kaj eterne.