Psalmaro 113
Londona Biblio
Psalmaro 113
Londona Biblio
1
Haleluja!
Gloru, sklavoj de la Eternulo,
Gloru la nomon de la Eternulo.
2
La nomo de la Eternulo estu benata
De nun kaj eterne.
3
De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo
Estas glorata la nomo de la Eternulo.
4
Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo;
Super la ĉielo estas Lia gloro.
5
Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio,
Kiu sidas alte,
6
Kiu kliniĝas por rigardi
La ĉielon kaj la teron,
7
Kiu el la polvo restarigas mizerulon,
El la koto levas malriĉulon,
8
Por sidigi lin kun eminentuloj,
Kun la eminentuloj de lia popolo?
9
Li donas familion al senfruktulino,
Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj.
Haleluja!