Psalmaro 11
Londona Biblio
Psalmaro 11
Londona Biblio
1
Al la ĥorestro. De David.
Ĉe la Eternulo mi rifuĝas.
Kial vi diras al mia animo:
Flugu kiel birdo sur vian monton?
2
Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon,
Almetis sagon sian al la tendeno,
Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.
3
Kiam la fundamentoj estas detruitaj,
Kion povas fari la justulo?
4
La Eternulo estas en Sia sankta templo;
La trono de la Eternulo estas en la ĉielo;
Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
5
La Eternulo elprovas justulon;
Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
6
Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron;
Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
7
Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon;
La piulo vidos Lian vizaĝon.