Psalmaro 12
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 12
Londona Biblio
1
Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David.
Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj
Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj.
2
Malveron ili parolas unuj al aliaj,
Vortojn flatajn el koro hipokrita.
3
La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon
Kaj langon fanfaronantan,
4
Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos,
Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?
5
Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas,
Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo;
Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.
6
La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj,
Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.
7
Vi, ho Eternulo, konservos ilin,
Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.
8
Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj,
Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.