Psalmaro 110
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 110
Londona Biblio
1
Psalmo de David.
La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
2
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion:
Regu inter viaj malamikoj.
3
En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo.
De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.
4
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos;
Vi estas pastro por ĉiam,
Laŭ la maniero de Melkicedek.
5
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko
Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
6
Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj;
Li frakasos la ĉefon de granda lando.
7
Li trinkos el rivero sur la vojo;
Tial li levos la kapon.