Psalmaro 111
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 111
Londona Biblio
1
Haleluja!
Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro,
En rondo de piuloj kaj en kunveno.
2
Grandaj estas la faroj de la Eternulo,
Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.
3
Bela kaj majesta estas Lia verko,
Kaj Lia justeco restas eterne.
4
Memorindaj Li faris Siajn miraklojn;
Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
5
Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas;
Li memoras eterne Sian interligon.
6
La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo,
Doninte al ili la heredon de gentoj.
7
La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco;
Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;
8
Ili estas fortikaj por eterne,
Faritaj per vero kaj honesto.
9
Liberigon Li sendis al Sia popolo;
Li aranĝis por ĉiam Sian interligon.
Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
10
Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo;
Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj.
Lia gloro restas eterne.