Psalmaro 112
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 112
Londona Biblio
1
Haleluja!
Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon
Kaj tre amas Liajn ordonojn.
2
Forta sur la tero estos lia semo;
La gento de virtuloj estos benita.
3
Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo;
Kaj lia justeco restas eterne.
4
En mallumo leviĝas lumo por la virtulo.
Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
5
Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas,
Kiu pesas siajn farojn per justeco.
6
Ĉar neniam li falos;
Virtulo estos memorata eterne.
7
Malbonan famon li ne timos;
Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.
8
Senŝanceliĝa estas lia koro;
Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj.
9
Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj;
Lia justeco restas eterne,
Lia korno altiĝos en honoro.
10
La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas,
Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas.
La deziro de malvirtuloj pereos.