Psalmaro 124
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 124
Londona Biblio
1
Kanto de suprenirado. De David.
Se la Eternulo ne estus kun ni,
Diru nun Izrael,
2
Se la Eternulo ne estus kun ni,
Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:
3
Tiam ili englutus nin vivajn,
Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;
4
Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;
5
Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.
6
Benata estu la Eternulo,
Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.
7
Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj;
La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis.
8
Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo,
Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.