Psalmaro 125
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 125
Londona Biblio
1
Kanto de suprenirado.
Kiuj fidas la Eternulon,
Tiuj estas kiel la monto Cion,
Kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.
2
Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem,
Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon,
De nun kaj eterne.
3
Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj;
Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo.
4
Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj,
Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;
5
Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj,
La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj.
Paco al Izrael!