Psalmaro 133
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 133
Londona Biblio
1
Kanto de suprenirado. De David.
Jen, kiel bone kaj ĉarme estas,
Se fratoj vivas kune!
2
Kiel la bona oleo,
Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron,
Kaj defluas sur la randon de lia vesto;
3
Kiel la roso,
Kiu de Ĥermon malleviĝas sur la montojn de Cion;
Ĉar tie la Eternulo donas la benon,
Vivon por eterne.