Psalmaro 134
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 134
Londona Biblio
1
Kanto de suprenirado.
Nun benu la Eternulon, ĉiuj sklavoj de la Eternulo,
Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo.
2
Levu la manojn al la sanktejo,
Kaj benu la Eternulon.
3
El Cion benu vin la Eternulo,
La Kreinto de la ĉielo kaj la tero.