Psalmaro 45
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 45
Londona Biblio
1
Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Instrua ama kanto de la Koraĥidoj.
Mia koro pleniĝis per bona temo;
Mi kantos pri reĝo;
Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.
2
Vi estas la plej bela el la homidoj;
Ĉarmo estas sur viaj lipoj;
Tial Dio benis vin por ĉiam.
3
Zonu vian lumbon per glavo,
Vi, forta per via majesteco kaj beleco.
4
Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero,
Por justeco al la humiluloj;
Kaj via dekstra mano montros miraklojn.
5
Viaj sagoj estas akraj;
Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn,
Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo.
6
Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne;
La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
7
Vi amas virton kaj malamas malvirton;
Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.
8
De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj;
En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.
9
Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj;
Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.
10
Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon,
Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
11
Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon,
Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.
12
Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj;
Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.
13
En sia plena ornamo estas interne la reĝidino;
El ora teksaĵo estas ŝia vesto.
14
En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo;
Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.
15
Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj;
Ili eniras en la palacon de la reĝo.
16
Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj;
Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
17
Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio;
Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.