Psalmaro 46
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 46
Londona Biblio
1
Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto.
Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto,
Helpo en mizeroj, rapide trovata.
2
Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero
Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
3
Bruu, bolu Liaj akvoj,
Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.
4
Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio,
La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.
5
Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos;
Dio ĝin helpas en frua mateno.
6
Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj;
Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.
7
La Eternulo Cebaot estas kun ni;
Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
8
Iru, rigardu la farojn de la Eternulo,
Kiu faris detruojn sur la tero,
9
Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero,
Rompas pafarkon, rompas ponardegon,
Forbruligas veturilojn per fajro.
10
Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio;
Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.
11
La Eternulo Cebaot estas kun ni;
Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.