Psalmaro 57
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 57
Londona Biblio
1
Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon.
Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min;
Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,
Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas,
Ĝis pasos la mizeroj.
2
Mi vokas al Dio Plejalta,
Al Dio, kiu decidas pri mi.
3
Li sendu el la ĉielo kaj helpu min,
Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela.
Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
4
Mia animo estas inter leonoj;
Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj,
Kaj kies lango estas akra glavo.
5
Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.
6
Reton ili metis antaŭ miaj piedoj;
Ili premis mian animon;
Ili fosis antaŭ mi foson,
Sed ili mem falis en ĝin. Sela.
7
Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro;
Mi kantos kaj gloros.
8
Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo;
Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
9
Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj;
Mi prikantos Vin inter la gentoj.
10
Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco,
Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
11
Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.