Psalmaro 58
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 58
Londona Biblio
1
Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David.
Ĉu efektive vi parolas veron, vi potenculoj?
Ĉu vi juste juĝas, homidoj?
2
Kontraŭe, en la koro vi faras krimaĵojn,
Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.
3
De la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis;
De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.
4
Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento,
De surda aspido, kiu ŝtopas sian orelon,
5
Kiu ne aŭskultas la vortojn de sorĉistoj,
Kiel ajn lertaj en sia arto.
6
Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo;
Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!
7
Ili forverŝiĝu kiel akvo, kiu malaperas;
Kiam Li ĵetos Siajn sagojn, ili estu kiel buĉitaj.
8
Kiel limako konsumiĝanta ili malaperu,
Kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon;
9
Antaŭ ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn,
Ilin vivajn kaj freŝajn pereigu la ventego.
10
Ĝojos la virtulo, kiam li vidos venĝon;
Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.
11
Kaj la homoj diros: Ekzistas rekompenco por la virtulo,
Ekzistas Dio, juĝanto sur la tero.