Psalmaro 63
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 63
Londona Biblio
1
Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo.
Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas;
Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno,
En lando seka, sensuka, kaj senakva.
2
Mi volus vidi Vin en Via sanktejo,
Vidi Vian forton kaj gloron.
3
Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo;
Miaj lipoj Vin gloras.
4
Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo,
Levadus miajn manojn pro Via nomo.
5
Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo,
Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.
6
Kiam mi rememoras Vin sur mia lito,
En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
7
Ĉar Vi estis por mi helpo,
Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.
8
Mia animo algluiĝis al Vi;
Min subtenas Via dekstra mano.
9
Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon,
Iros en la profundon subteran.
10
Ili estos mortigitaj per glavo,
Fariĝos akiro de vulpoj.
11
Kaj la reĝo ĝojos per Dio;
Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li;
Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.