Psalmaro 64
← Psalmaro · Londona Biblio
Psalmaro 64
Londona Biblio
1
Al la ĥorestro. Psalmo de David.
Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo;
De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.
2
Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj,
Kontraŭ la amaso de krimuloj,
3
Kiuj akrigis sian langon kiel glavon,
Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,
4
Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon;
Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.
5
Ili fortikigas sin en malbona intenco,
Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn;
Ili diras: Kiu ilin vidos?
6
Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si,
En la profundeco de la koro.
7
Sed Dio pafos kontraŭ ilin;
Per sago subita ili estos frapitaj.
8
Kaj ili falos per sia propra lango;
Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
9
Kaj ektimos ĉiuj homoj,
Kaj ili rakontos la agon de Dio
Kaj komprenos Liajn farojn.
10
La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin;
Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.